Ĉinio kaj Sud-Koreio okazigis ceremonion ĵaŭde en la sudkorea urbo Incheon por transdoni la restaĵojn kaj posedaĵojn de 25 ĉinaj soldatoj mortigitaj en la Korea Milito de 1950-1953.
La 10a transdona ceremonio okazis en la Internacia Flughaveno de Incheon, okcidente de la ĉefurbo Seulo, kiun ĉeestis ĉina vicministro pri veteranaj aferoj Chang Zhengguo, ĉina ambasadoro al Sud-Koreio Xing Haiming kaj sudkorea vicministro pri defendo Kim Seon-ho kaj ankaŭ oficialuloj el koncernaj ministerioj.
Dum la ceremonio, reprezentantoj de Ĉinio kaj Sud-Koreio subskribis transdonan dokumenton.
Xing kovris la ĉerkojn de la martiroj per la naciaj flagoj de Ĉinio, kaj la ĉina flanko okazigis funebran ceremonion.
La ĉina honora gvardio eskortis la ĉerkojn al aerarmea aviadilo, kiu portos la forpasintajn heroojn hejmen.