Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), marde en Pekino, renkontis Klaus Schwab, fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo.
Shen diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping donis serion da gravaj paroladoj en ĵus fermitaj renkontiĝo inter ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono kaj kunveno de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en San-Francisko, Usono, kio vekis vastajn resonojn kaj varmajn reagojn de la internacia komunumo. ĈKG daŭre aktive diskonigos ĉinan solvon, kiu kontribuas al monda prospero, forte amasigos internaciajn komunajn konsentojn pri kunlaboro kaj komuna gajno, kaj ĈKG atendas pluapaŝe fortigi kunlaboron kun la Monda Ekonomia forumo.
Klaus Schwab diris, ke la Monda Ekonomia Forumo volas plivastigi kunlaboron pri enhavo, komune sin dediĉi al injekto de stabiligaj fortoj kaj novaj movfortoj en disvolvadon de monda ekonomio.