Ĉina ĉefministro ĉeestis Virtualan Pintkunvenon de Gvidantoj de G20
Ĝoja Publikigita: 2023-11-23 13:58:40

Ĉina ĉefministro Li Qiang merkrede ĉeestis al Virtuala Pintkunveno de Gvidantoj de G20 kaj donis paroladon en Pekino.

Menciante, ke ankoraŭ estas malfacila la vojo de renormaligo de la monda ekonomio, Li diris, ke Ĉinio ĉiam pretas labori kun ĉiuj partioj por konservi originan aspiron de kunlaboro, respondi vokon de la epoko kaj fari disvolvadon kaj klopodadon por krei pli belan estontecon de la homaro.

Li alvokis membrojn de G20 doni altan prioritaton al disvolvo kaj kunlaboro kaj oponi kontraŭ politikigo de disvolvaj temoj.

Li menciis, ke Ĉinio montris sian firman decidemon akceli altnivelan malfermon kaj kundividi oportunojn kun la mondo per efektivaj agoj, dirante, ke Ĉinio daŭre laboros kun ĉiuj partioj en malferma kaj inkluziveca sinteno por fari pli grandan kontribuon al renormaligo de la monda ekonomio kaj mondaj disvolvo kaj prospero.

Ĉeestis al la kunveno gvidantoj de membroj de G20, gvidantoj de gastaj landoj kaj estroj de rilataj internaciaj organizoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree