Li Qiang renkontiĝis kun urugvaja prezidento
Ĝoja Publikigita: 2023-11-24 14:41:58

Ĉina ĉefministro Li Qiang renkontiĝis kun urugvaja prezidento Luis Alberto Lacalle Pou, kiu faras ŝtatan viziton en Ĉinio, ĵaŭde antaŭtagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino.

Li diris, ke prezidanto Xi Jinping merkrede kun la prezidento deklaris starigon de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Urugvajo, kio malfermis novan ĉapitron de la dulandaj rilatoj. Ĉinio volas komune kun Urugvajo, sekvante la gvidadon de la du ŝtatestroj, antaŭenigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Urugvajo kontinue montri novan vivecon, gajni novan frukton, kaj konstrui modelon de reciprokaj respekto kaj fido inter landoj kun malsamaj socisistemoj, reciprokaj profito kaj kompletigo inter landoj kun malsamaj ekonomioj kaj reciproka lernado inter landoj kun malsamaj kulturoj.

Li montris, ke Ĉinio volas kun Urugvajo daŭre firme doni subtenadon al unu la alia pri demandoj rilataj al ambaŭaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Ĉinio subtenas Urugvajon ludi pli grandan rolon en regionaj aferoj, volas kun ĝi profundigi ĝeneralan kunlaboron inter Ĉinio kaj Latinameriko, puŝi konstruadon de komunumo kun komuna estonteco de Ĉinio kaj Latinameriko, protekti plurflankismon kaj malferman mondan ekonomion kaj pli bone defendi internacian justecon kaj senpartiecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree