Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, anoncis, ke invitite de prezidento de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina vicĉefministro Ding Xuexiang ĉeestos al monda pintkunveno pri klimata agado de la 30-a de novembro ĝis la 2-a de decembro en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.