Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, anoncis, ke invitite de la kazaĥa unua vicĉefministro kaj turkmena vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, Ding Xuexiang, ĉina vicĉefministro kaj membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vizitos Kazaĥion, Turkmenion kaj okazigos la 11-an kunvenon de ĉin-kazaĥa kunlabora komitato kaj la 6-an kunvenon de ĉin-turkmena kunlabora komitato de la 26-a ĝis la 30a de novembro.