Ĉinio kaj Francio promesas ellasi pli grandan vivecon kaj atingi pli da rezultoj en interpopolaj interŝanĝoj
Yu Publikigita: 2023-11-25 15:31:43

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj franca ministro pri Eŭropo kaj eksterlandaj aferoj Catherine Colonna kunprezidis la 6an kunvenon de la ĉina-franĉa altnivela dialoga mekanismo pri interpopolaj interŝanĝoj kiel kunordigantoj de la du flankoj en Pekino vendrede.

La du flankoj konsentis efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj preni la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj la Ĉina-Francan Jaron de Kulturo kaj Turismo kiel okazon por puŝi interpopolajn interŝanĝojn ellasi pli grandan vivecon kaj produkti pli da rezultoj.

Wang diris, ke la altnivela dialoga mekanismo pri interpopolaj interŝanĝoj starigis solidan fundamenton de publika opinio por la disvolviĝo de ĉinaj-francaj rilatoj kaj akumulis utilan sperton al landoj kun malsamaj civilizacioj kaj sistemoj por harmonia kunekzisto. Li diris, ke Ĉinio kaj Francio devas amplekse profundigi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn, plibonigi reciprokan komprenon kaj popolan amikecon kaj ludi pozitivan rolon kiel modelo por la interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj interŝanĝoj inter tutmondaj civilizacioj.

Wang alvokis la du flankojn certigi la sukceson de gravaj agadoj, pliigi personarajn interŝanĝojn, plibonigi reciprokan komprenon kaj plifortigi kunlaboron pri novigado.

Colonna diris, ke la du flankoj aktive efektivigis la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, amplekse rekomencis franca-ĉinajn kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn, kaj antaŭenpuŝis duflankan kunlaboron en diversaj kampoj por akiri efektivajn atingojn.

Ŝi dankis la ĉinan flankon pro la faciligo de vizito de francoj al Ĉinio, kaj diris, ke Francio plu prioritatigos kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn kaj antaŭenigos reciprokprofitan interŝanĝojn kun Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree