Malferma ceremonio de Forumo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) "Jaro de Turismo 2023" okazis vendrede en Urumĉio, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio.
La forumo daŭras ĝis dimanĉo kaj amasigas ĉefojn de turismaj administracioj, reprezentantojn de internaciaj organizoj kaj turismaj entreprenoj kaj fakulojn sur la turisma kampo el la membroŝtatoj de la ŜKO kaj aliaj landoj.
La jaro 2023 estis anocita "Jaro de Turismo de la ŜKO" de la membroŝtatoj de la ŜKO por subteni turisman industrion kaj grandigi altiron de urboj kaj regionoj de la ŜKO por turistoj.