Israelo ricevis unuan grupon da ostaĝoj el Gazao
Yu Publikigita: 2023-11-25 18:21:16

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke la israela interna sekureca agentejo Shin Bet ricevis la unuan grupon de 13 ostaĝoj liberigitaj el Gazao vendrede.

Proparolanto de la Israela Defenda Armeo, Daniel Hagari, diris en deklaro, ke post la komenca medicina taksado, la ostaĝoj revenis al Israelo sub la eskortado de sekurecaj trupoj.

La Israela Defenda Armeo diris antaŭe, ke 13 ostaĝoj, ĉiuj infanoj kaj virinoj, estis senditaj el Gazao al Egiptio kaj poste al Israelo. Ili estos transdonitaj al armea bazo en suda Israelo, kie ili spertos fizikajn kaj mensajn ekzamenojn antaŭ ol ili estos senditaj al hospitaloj por necesa medicina zorgado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree