La 24-an de novembro, Eŭropa Unio (EU) alvokis plilongigi la daŭron de la batalhalta interkonsento inter Israelo kaj la Palestina Islama Rezista Movado (Hamas).
Josep Borrell, alta reprezentanto de EU pri diplomatiaj aferoj kaj sekureca politiko, diris en deklaro tiutage, ke la batalhalta interkonsento "devas esti plene efektivigita kaj plilongigita por pli longa periodo, kiel la unua paŝo por fini la daŭran kaj ŝokitan humanitaran situacion en la Gazao". La deklaro emfazis, ke humanitara helpo devas esti liverata senkondiĉe al civiluloj en Gazao.