Trankvilo revenas en la unua tago de militpaŭzo en Gazao
Shanshan Publikigita: 2023-11-26 18:47:21

La interkonsento de provizora batalhalto inter la Palestina Islama Rezista Movado (Hamas) kaj Israelo en Gazao ekvalidis la 24-an de novembro. Raportistoj de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo ĉeloke vidis, ke post preskaŭ 50 tagoj, trankvilo provizore revenis al la Gazao kaj la landlimoj inter Israelo kaj Libano.

Kataro, kiu partoprenis en la mediacio de la batalhalto, konfirmis vespere de la 24-a, ke ĝiaj devontigoj en la unua tago de la provizora batalhalto estis plenumitaj.

La Oficejo por Kunordigado de Humanitaraj Aferoj de Unuiĝintaj Nacioj diris en deklaro en la 24-a, ke post kiam la provizora batalhalta interkonsento ekvalidis, Unuiĝintaj Nacioj povas pligrandigi la skalon de humanitara helpo en Gazao.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu kaj aliaj registaraj kaj armeaj altranguloj klare diris, ke post la finiĝo de la kvartaga militpaŭzo, la batalo daŭros ĝis kiam Israelo atingos ĉiujn celojn, inkluzive de la elimino de Hamas.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree