Ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj Sud-Koreio akcelas strategian kunlaboran partnerecon
Ĝoja Publikigita: 2023-11-26 18:38:23

Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, sabate diris, ke Ĉinio volas fortigi interŝanĝojn kun Sud-Koreio kaj akceli la strategian kunlaboran partnerecon inter Ĉinio kaj Sud-Koreio.

Wang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en sia renkontiĝo kun sudkorea ministro pri eksterlandaj aferoj Park Jin dum la trilanda kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio en Busan, Sud-Koreio.

Rimarkinte, ke ŝanĝiĝis la internacia kaj regiona situacioj, Wang diris, ke ankaŭ la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio havas multajn novajn disvolvojn.

Wang diris, ke tamen Ĉinio kaj Sud-Koreio estas proksimaj najbaroj, kiuj ne povas esti apartigataj, kaj tiu ĉi objektiva fakto ne estos ŝanĝita.

Menciinte, ke disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio devas esti konforma al amika kunlaboro, Wang diris, ke Ĉinio pretas fortigi interŝanĝojn kaj komunikadon kun Sud-Koreio, firme sekvi la originan aspiron ekde la starigo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, persisti en reciproka respekto kaj fido, elimini eksteran intervenon, konfirmi la strategian kunlaboran partnerecon kaj kontinue aldoni novajn enhavojn al ĝi.

Responde al Wang, Park diris, ke la sudkorea registaro kredas, ke la strategia kunlabora partnereco inter Sud-Koreio kaj Ĉinio konformas al interesoj de la ambaŭ landoj kaj la ambaŭ popoloj, kaj la sudkorea registaro volas daŭre disvolvi ĝin antaŭen.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree