Wang Yi urĝas klopodadon por antaŭenigi sanan disvolvadon de rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio en renkontiĝo kun japana ministro pri eksterlandaj aferoj
Ĝoja Publikigita: 2023-11-26 18:36:27

Ĉinia ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sabate urĝis klopodadon por antaŭenigi sanan kaj ĝustan disvolvadon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.

Wang, ankaŭ membro de la Centra Komitato de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en sia renkontiĝo kun japana ministro pri eksterlandaj aferoj Yoko Kamikawa dum kunveno de trilandaj ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio en Busan, Sud-Koreio.

Wang substrekis la lastatempajn dialogojn inter la du ŝtatestroj en San-Francisko, Usono, emfazante ilian promeson pri interkonsentoj kaj principoj elmetitaj en kvar politikaj dokumentoj inter la du landoj. Ili celas amplekse akceli strategiajn reciproke profitajn rilatojn kaj  klopodadon por konstrui stabilajn ĉina-japanajn rilatojn, kaj ili sin dediĉas al konstruado de stabilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio por respondi demandojn de la nova epoko.

Kamikawa diris, ke Japanio strikte kunlaboros kun Ĉinio por fortigi dialogojn, kontinue akumulante pozitivajn faktorojn por antaŭenigi la rilatojn inter Japanio kaj Ĉinio disvolviĝi al la direkto montrita de la du ŝtatestroj.

Ili ambaŭ konsentis aktive esplori okazigon de la nova interkonsiliĝa mekanismo pri altnivela ekonomia dialogo kaj altnivelaj interpopolaj interŝanĝoj, ankaŭ pri la strategia dialogo kaj sekurea dialogo inter Ĉinio kaj Japanio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree