Li Qiang gratulas novan nov-zelandan ĉefministron Luxon
CMG Publikigita: 2023-11-27 20:47:35

La 27an de novembro la ĉina ĉefministro Li Qiang adresis mesaĝon al Christopher Luxon, gratulante lin enoficiĝi kiel nova ĉefministro de Nov-Zelando.

Li Qiang diris, ke Ĉinio kaj Nov-Zelando estas gravaj kunlaboraj partneroj inter si; dum pli ol 50 jaroj, post kiam la du landoj ekstarigis al si diplomatiajn rilatojn, la dulanda rilateco longe iris pli antaŭe, ol la rilateco de Ĉinio kun aliaj okcidentaj landoj, kune kreis multe da “unuaj lokoj”, rikoltis abundajn fruktojn el praktika kunlaboro en diversaj kampoj, kaj tio donis realajn bonojn al la dulandaj popoloj. Li aldonis, ke la ĉina registaro alte interesiĝas pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Nov-Zelando, kaj li mem volontas, kune kun la nova nov-zelanda registaro gvidata de Luxon, teni alttavolan kontakton, plifortigi kunlaboron por kungajno, pliigi amikan interŝanĝon, por ke la dulanda plenampleksa strategia partnereco progresadu kaj benu la popolanojn el ambaŭ landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree