Wang Yi: Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio devus ludi pli aktivan rolon en antaŭenigo de regiona kaj tutmonda disvolviĝo
Qiujieming Publikigita: 2023-11-27 16:29:11

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dimanĉe, ke Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devus ludi pli aktivan rolon por antaŭenigi regionan kaj tutmondan disvolviĝon alfrontante la ŝanĝiĝojn neviditajn en jarcento kaj la malrapidan refortiĝon de la monda ekonomio.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉeestis la kunvenon de trilandaj ministroj pri eksterlandaj aferoj inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kun sudkorea ministro pri eksterlandaj aferoj Park Jin kaj japana ministro pri eksterlandaj aferoj Yoko Kamikawa en Busan, Sud-Koreio.

Wang diris, ke la kunlaboro inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio fariĝis la multflanka kunlabora kadro kun la plej alta grado de instituciigo, la plej vasta kovrado kaj la plej riĉa signifo en Orienta Azio, kio efike servis al la disvolviĝo de la tri landoj kaj profitigis la popolon en la regiono.

Wang diris, ke sekvante la politikon konstrui amikecon kaj partnerecon kun siaj najbaroj, Ĉinio daŭre laboros kun Sud-Koreio kaj Japanio por restarigi triflankan kunlaboron, konservi solidan, stabilan kaj daŭrigeblan disvolvadon kaj fari novajn kontribuojn al regiona kaj monda paco kaj prospero.

Li emfazis, ke la ĉefa prioritato estas daŭre respekti la disvolvan vojon kaj kernajn interesojn de alia lando, ĝuste trakti sentemajn aferojn kaj konservi solidajn duflankajn rilatojn, por starigi solidan bazon por ampleksa rekomenco de triflanka kunlaboro kun konstanta kaj longdaŭra progreso.

Wang emfazis, ke la tri landoj devas teni sin al reciproka profito kaj komun-gajnaj rezultoj, rekomenci intertraktadon pri la triflanka liberkomerca interkonsento inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kiel eble plej baldaŭ, konservi la impeton de regiona ekonomia integriĝo, plibonigi la plurkanalajn kaj plurnivelajn regionajn liberkomercajn aranĝojn, kaj kontribui al la komuna celo antaŭenpuŝi Liberkomercan Zonon de la Azio-Pacifiko.

Wang diris, ke la tri landoj devas profundigi sciencan kaj teknologian novigon, plivastigi inter-popolajn interŝanĝojn, plifortigi la elastecon de disvolviĝo kaj antaŭenigi komunan kaj daŭrigeblan disvolviĝon.

Park kaj Kamikawa alte taksis la progreson de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio kaj Sud-Koreio, dirante, ke la tri landoj estas nedisigeblaj najbaroj kaj triflanka kunlaboro havas grandan signifon kaj grandan potencialon.

Ili diris, ke fronte al la nova situacio, la tri landoj devas rememori la originan aspiron de kunlaboro, plifortigi komunikadon kaj antaŭenigi kunlaboron en diversaj kampoj, kaj alporti pli videblajn rezultojn al la trilandaj popoloj.

Ili diris, ke la tri partioj povas efektivigi praktikan kunlaboron en la kampoj de ekonomio, komerco, scienco, teknologio kaj cifereca transformo, interpopola interŝanĝo, mediprotektado kaj socia maljuniĝo, kaj senĉese pligrandigi komunajn interesojn.

La tri flankoj konsentis krei kondiĉojn por la kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kaj intensigi koncernan preparan laboron.

La tri partioj interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj aferoj de komuna zorgo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree