Malajzio malfermos 30-tagan senvizan vojaĝon por ĉinaj civitanoj
Qiujieming Publikigita: 2023-11-27 14:50:12

Malajzia ĉefministro Anwar Ibrahim dimanĉe anoncis, ke Malajzio donos 30-tagan senvizan vojaĝon al ĉinaj civitanoj ekde la 1a de decembro ĉi-jare.

En siaj rimarkoj en la ĉiujara kongreso de Partio de Popola Justeco, en kiu li estas prezidanto, Anwar diris, ke ĉi tiu ago estas por festi la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Malajzio kaj Ĉinio venontjare.

La senviza politiko sekvos sekurecajn procedurojn, tio estas, kontroli vizitantojn kaj turistojn. Detalaj senvizaj rimedoj estos anoncitaj de la ministro pri internaj aferoj baldaŭ, laŭ malajzia nacia novaĵagentejo Bernama.

Anwar ankaŭ dankis Ĉinion pro ĝia decido praktiki unupartian senvizan politikon por malajzianoj, kiuj havas ordinarajn pasportojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree