Britio devas maleviti postulojn de multaj landoj redoni kulturajn objektojn forrabitajn
CMG Publikigita: 2023-11-28 15:05:25

Sur la placo Russell en Londono, Britio, situas mondfama muzeo – la Brita Muzeo. En ĝi plenas de kolektitaj objektoj, sed tiuj estas nomataj kiel “simbolo de perforta ŝtelado” – inter pli ol 8 milionoj da kolektoj la plejparto devenis de aliaj landoj. En la lastaj jaroj multaj landoj postulis de Britio la objektojn forrabitajn. Lastatempe, la greka ĉefministro Kyriakos Mitsotakis alvenis al Britio por fari tian postulon.

Ekde la 26a de novembro Mitsotakis faris viziton al Britio. Kiam li estis ekskluzive intervjuata kun Brita Disaŭdiga Korporacio (angle: BBC, British Broadcasting Corporation), li diris, ke Grekio postulas ke la Brita Muzeo redonu la marmorajn skulptaĵojn de la templo Partenono. Li notis: “La apartenrajto de tiuj ĉi memorobjektoj havas nenian diskuteblecon. Ili apartenas propre al Grekio, ili estis forŝtelitaj”.

Pli ol 200 jaroj antaŭe, la brita diplomato Thomas Bruce, nome “Earl of Elgin”, fortranĉis marmorajn skulptaĵojn de la templo Partenono kaj eĉ de la akropolo de Ateno, kaj poste transportis ilin al Britio. Post tio, la brita registaro aĉetis tiujn ĉi ŝtonajn skulptaĵojn, kiuj estas ekspoziciataj en la Brita Muzeo. Trezoroj de Grekio do tiel fariĝas “raraj objektoj” de la Brita Muzeo. Jam de longe, Grekio alvokas al la Brita Muzeo redoni tiun ĉi aron da artaĵoj, kaj tamen la alvoko estas rifuzita.

Ne nur Grekio suferis tian travivaĵon. Britio iam estis eŭropa potenco, kiu havis plej multajn koloniojn transmare. La Brita Muzeo estas ja ekspoziciejo pri brita koloniado. Inter amaso da kolektaĵoj, de la benina bronzaĵo de Niĝerio ĝis la ŝtona monumento Rosetta de Egiptio, la plejparto estas forrabita de Britio el transmare, interalie, el Ĉinio, kies historiaj-kulturaj objektoj estas ĉirkaŭ 23 000 en la Brita Muzeo.

Por revenigi forrabitajn memoraferojn, multaj landoj, inkluzive de Ĉinio, faris senlacan penadon, sed Britio, kun la pretekto “protekti sekurecon de kulturaj objektoj”, rifuzas redoni ilin. En la jaro 1963 la brita parlamento reviziis Leĝo de la Brita Muzeo, por esti malpermesite redoni historia-kulturajn objektojn.

Kulturaj objektoj estas heredigo de nacia civilizacio, en kiu sin trovas historiaj sentoj kaj kulturaj memoroj. De multaj jaroj multe da landoj neniam ĉesigas sian postulon, ke la Brita Muzeo kaj la brita registaro redonu tiujn forrabitajn objektojn, kiuj estas fonto de nacio aŭ lando. Tiu postulo esence estas parto de la internacia movado kontraŭ koloniado, kiu devas esti radikale likvidita.

La kolonia epoko jam pasis kaj neniam revenos. Britio devas maleviti la justan postulon de tiuj landoj kaj kiel eble plej frue redoni la kulturajn objektojn. Nun jam estas tempo, ke tiu kolekto, silente kuŝanta en la Brita Muzeo, revenu al sia hejmo. La obskura kolonia historio de Britio devas entute forvaporiĝi.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree