Forumo de BASI pri Paco kaj Amikeco en 2023
CMG Publikigita: 2023-11-28 21:14:57

La 28an de novembro okazis en la urbo Dujiangyan de la provinco Sichuan, Ĉinio, Forumo de BASI por Paco kaj Amikeco en 2023, kune organizata de la Ĉina Internacia Asocio por Amika Komunikado (ĈIAAK) kaj Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). Cheng Guoping, la vicprezidanto de ĈIAAK, kaj Xing Bo, la vicprezidanto de ĈKG, ĉeestis la forumon kaj faris salutparolon.

Tiu ĉi forumo estas titolita per la temo “Amika Komunikado, Dividita Paco”. Ĉirkaŭ 200 gastoj el Usono, Italio, Belgio, Kataro, Monako, Srilanko kaj aliaj landoj, kaj respondeculoj, fakuloj kaj reprezentantoj el la provinco Sichuan, partoprenis en la forumo.

Cheng Guoping diris, ke la celo de la forumo estas rakonti la legendan travivaĵon de la granda pando BASI kiel sendito de paco kaj amikeco, profunde interpreti la pensan esencon de la ĉina kulturo pri paco kaj amikeco, vive ekspliki la penson de Xi Jinping pri ekologia civilizacio, kaj aktive praktiki verdan disvolvadon.

Xing Bo notis, ke antaŭ nelonge, kiam la ĉina prezidanto Xi Jinping faris viziton al San Francisko, li specife asertis: “Granda pando estas amika sendito de la ĉina kaj usona popoloj”.

Romano Frodi, la eksa itala ĉefministro kaj eksa prezidanto de la Eŭropa Komisiono, diris, ke granda pando estas simbolo de la ĉina kulturo, kaj ĝi inspiras la mondon: “Ĉiuj ekzistaĵoj propre ne samas, tamen ili kunvivas harmonie”.

Steve Orlins, la prezidanto de la Nacia Komitato pri Usona-ĉinaj Rilatoj, en sia videa parolado li rakontis, ke li multafoje vidis ke granda pando mallongigas la distancon inter la dulandaj popoloj. Li esperis, ke granda pando povos refoje alveni al Usono.

Dick Muri, la estro de la urbo Steilacoom, Seatlo, Usono, indikis, ke la granda pando BASI ĉiam estas ŝatata de la monda popolo, kaj ĝi komunikas al la mondo pacon kaj amikecon de la ĉina popolo kaj pliigas interkomprenon kaj interkontakton inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree