Kiel grava ŝtalprodukta provinco, Hebei dum multaj jaroj suferis pro forta poluo. La situacio komencis ŝanĝiĝi post kiam la registaro lanĉis batalon por defendi la bluan ĉielon en 2014. Ĉe la ŝtalfabriko Delong, tamen, investado en mediprotektaj ekipaĵoj ne estis sufiĉa. Ĝi iris unu paŝon pluan, kaj komencis iĝi turisma vidindaĵo. Ĝi faris tion instigante siajn laboristojn transformi rubmetalon en skulptaĵojn. La Ĝardeno de Transformiĝantoj en la fabriko estas hodiaŭ plej vizitata, kie diversspecaj personoj estas elmontrataj en la bela medio.