Ĉina ĉefministro postulas profundigi internacian kunlaboron pri industriaj kaj provizaj ĉenoj
Qiujieming Publikigita: 2023-11-29 17:53:44

Ĉina ĉefministro Li Qiang marde alvokis plifortigon de internacia kunlaboro pri industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Li faris la rimarkojn dum la malferma ceremonio de la unua Ĉina Internacia Ekspozicio pri Provizoĉeno (ĈIEP) kaj la Forumo pri Novigado kaj Disvolvado de Tutmonda Provizoĉeno.

Li diris, ke la ĈIEP estas la unua ŝtatnivela provizoĉeno-ekspozicio en la mondo, kaj ke konservi la elastecon kaj stabilecon de tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj estas grava garantio por la antaŭenigo de tutmonda ekonomia disvolviĝo.

Li diris, ke la ekspozicio okazas por krei internacian platformo, kiu povas helpi al ĉiuj partioj plifortigi komunikadon, profundigi kunlaboron kaj serĉi komunan disvolviĝon.

Li rimarkigis, ke la historio kaj realo pruvis, ke la tuta mondo profitos, kiam la kunlaboro pri tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj restos stabila kaj daŭre profundiĝas, alie la mondo ĝenerale suferos perdojn kiam la kunlaboro sur la ĉenoj estos malhelpata kaj stagnas.

Li diris, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por igi la tutmondajn industriajn kaj provizajn ĉenojn pli elastaj, efikaj kaj dinamikaj, kaj fari pli grandajn kontribuojn por antaŭenigi tutmondajn ekonomiajn refortiĝon, disvolviĝon kaj prosperon.

Li ankaŭ prezentis kvar proponojn por profundigi internacian kunlaboron pri industriaj kaj provizaj ĉenoj.

Unue, li postulis konstrui sekurajn kaj stabilajn industriajn kaj provizaj ĉenojn, plifortigi la resursan kunordigon de ŝlosilaj industriaj ĉenoj tutmonde, kaj eviti arbitre enmiksiĝi en merkatajn aktivadojn.

Due, li pledis por la konstruado de glataj kaj efikaj industriaj kaj provizaj ĉenoj, plifortigi tutmondan konekteblecon kaj fari la cirkuladon de faktoroj de produktado pli oportuna kaj efika.

Trie, li proponis la konstruadon de malfermaj kaj inkluzivaj industriaj kaj provizaj ĉenoj, elstarigante klaran starpunkton kontraŭ protektismo kaj diversaj formoj de “malkunigo kaj interrompo de provizoĉeno”, kaj por antaŭenigi la verdan kaj malaltkarbonan transformon de industria kaj provizaj ĉenoj.

Kvare, li urĝis la konstruadon de industriaj kaj provizaj ĉenoj kun komuna gajno. Li diris, ke necesas antaŭenigi la konstruadon de tutmonda sistemo de industriaj kaj provizaj ĉenoj kun ampleksa partopreno, komplementaj avantaĝoj kaj komunaj dividendo.

Li diris, ke Ĉinio aktive antaŭenigos kunlaboron pri industria kaj produktkapablo kun aliaj landoj kaj helpos al evoluantaj landoj partopreni pli profunde en tutmondaj valorĉenoj.

Li diris, ke oni esperas, ke entreprenistoj el la tuta mondo ludos aktivan rolon por antaŭenigi la stabilan funkciadon de la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj, aldonante, ke Ĉinio liveros pli da oportuno kaj pli bonajn garantiojn por entreprenoj investi en la lando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree