Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj emfazas duŝtatan solvon por palestina-israela problemo
Qiujieming Publikigita: 2023-11-29 17:56:46

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke Ĉinio alvokas kiel eble plej frue kunvoki pli aŭtoritatan, inkluzivan kaj pragmatan packonferencon por starigi planon de la duŝtata solvo por la palestina-israela problemo.

Ĉinio subtenas Unuiĝintajn Naciojn (UN) ludi gvidan rolon tiucele. Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn marde dum renkontiĝo kun ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres en la ĉefstabejo de UN en Novjorko.

Wang diris, ke la palestina-israela konflikto estas tutmonda fokuso, kaj la rolo de UN kaj ĝiaj agoj altiras tutmondan atenton.

Li diris, ke Ĉinio ĉiam estis flanke de paco, flanke de homa konscienco kaj flanke de internacia juro, kaj ke Ĉinio subtenas UN kaj la ĝeneralan sekretarion ludi unikan kaj nemalhaveblan rolon en la traktado de la afero.

Li diris, ke kiel la prezidanto de la Sekureca Konsilio por la monato novembro, Ĉinio, tenante proksiman komunikadon kun arabaj landoj kaj aliaj koncernaj partioj, igis la palestina-israelan konflikton prioritata tasko de la konsilio.

Wang diris, ke Ĉinio ankaŭ ricevis komunan delegacion de ministroj pri eksterlandaj aferoj el arabaj kaj islamaj landoj en Pekino kaj atingis konsenton kiel eble plej frue kunvoki altnivelan kunvenon de la Sekureca Konsilio, kaj Ĉinio esperas, ke la konsilio faru unuaniman kaj eksplicitan voĉon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree