Enketo de ĈKG: 91,4% de la enketitoj esprimas sian aprezon al Ĉinio pro ĝia kontribuo responde al klimata ŝanĝiĝo
CMG Publikigita: 2023-11-30 19:59:14

Kiam potage serioziĝas klimata ŝanĝiĝo, la mondo fiksas la okulon sur Dubajon. Hodiaŭ malfermiĝis la 28a Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo (KDP28). Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) lanĉis enketon de publikopinio por tutmondaj retumantoj, kaj la rezulto montras, ke 90,3% de la enketitoj opinias, ke por trakti la klimatan demandon neniu lando povas esti ekster ĝi, kaj plurflankismo estas esenca eliro por solvi la demandon; kaj ke 91,4% esprimas sian aprezon pri tio, ke Ĉinio faris rimarkindan kontribuon en la rebonigo de la tutmonda klimato.

En la enketo 83% opinias, ke troa ellaso de karbono akrigas la ŝanĝiĝon de tergloba klimato, kaj ke 81,8% alvokas al ĉiuj landoj rapidigi transformiĝon verdan kaj malaltkarbonan, redukti ellason de karbono, kaj fari ke la tutmonde klimataj projektoj atingu la celojn.

88,5-procentaj demanditoj indikas, ke evoluintaj landoj devas havi pli grandan respondecon pri klimata ŝanĝiĝo. Kaj krome, 82,9% esperas, ke potencoj devas sin prezenti per devo kaj entreprenemo kadre de klimata ŝanĝiĝo.

Indas mencii, ke 91,4-procentaj enketitoj esprimas sian laŭdon al Ĉinio pro ĝia kontribuo en la traktado de klimata ŝanĝiĝo. Ĝuste kiel diris retumanto de ĈKG: “La ĉina registaro estas granda en la rebonigo de klimata ŝanĝiĝo.”

Tiu ĉi enketo funkcias sur la platformo de ĈKG en la kvin lingvoj: angla, hispana, franca, araba kaj rusa. Ene de 24 horoj 10 512 retumantoj partoprenis la enketon kaj faris siajn rimarkojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree