ĈKG oficiale publikigis ĉefsignon de Vesperkunveno de la Printempa Festo de 2024
CMG Publikigita: 2023-12-02 12:22:38

La jaro de Kuniklo (2023) foriras kun vintro, kaj la jaro de Drako (2024) salutas printempon. Vesperkunveno de la Printempa Festo de 2024, kun la temo “Suprenfluganta Drako – Prospera Nacio kaj Familio”, en la nova integrita komunika formo de “Penso+Arto+Teknologio”, estos prezentata al la ĉinoj tramondaj antaŭvespere de la Novjaro. Ĝi estas kultura festeno, solena, sincera, kaj ekzaltata. Hodiaŭ, Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) oficiale publikigis la ĉefsignon de la vesperkunveno.

En la temo sin trovas kvar ĉinaj ideogramoj: 龙行龘龘. Ili aspektas kuriozaj kaj eĉ majestaj, ĉu ne? Jes, ĉar la ideogramoj priskribas drakon, kiu flugas supren, vivoplene kaj altspirite. Ĝi estas spirita kaj kultura simbolo de la ĉina nacio, kaj la vivopleneco de la drako estas priskribo pri 1,4 miliardoj da ĉinoj.

ĈKG, kune kun la ĉinoj en la tuta mondo, adiaŭos la malnovan jaron kaj salutos la novan jaron en la Vesperkunveno de la Printempa Festo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree