Ĉina vicĉefministro: Ĉinio pretas labori kun ĉiuj partioj por konstrui puran kaj belan mondon
Qiujieming Publikigita: 2023-12-02 17:45:22

Ĉina ĉefministro Ding Xuexiang vendrede diris, ke kiel grava respondeca evoluanta lando, Ĉinio pretas labori kun ĉiuj partioj por konstrui puran kaj belan mondon.

Ding, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn alparolante la Mondan Pintkunvenon pri Klimata Agado en Dubajo, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE).

Ding transdonis la bondezirojn de Xi, ke la UAE havu sukcesan pintkunvenon. Li diris, ke antaŭ ok jaroj, Xi kunlaboris kun gvidantoj de aliaj landoj por atingi la Parizan Interkonsenton kun la plej granda politika persistemo kaj saĝo, kaj ekigis novan procezon de tutmonda kunlaboro por trakti klimatan ŝanĝiĝon.

Ding diris, ke Ĉinio ĉiam plenumis sian promeson kaj faris gravajn kontribuojn al tutmonda klimata regado, aldonante, ke Ĉinio vigle antaŭenigis internacian kunlaboron pri verda disvolvo, energia revolucio kaj klimata ŝanĝiĝo, kaj subtenis evoluantajn landojn plifortigi sian kapablon fronte al klimata ŝanĝiĝo.

Ding emfazis, ke la homaro kunhavas komunan destinon antaŭ la defioj de klimata ŝanĝiĝo, kaj ĉiuj partioj devas plifortigi sian decidon kaj kapablon por kune trakti ĝin.

Li faris tri-punktan proponon: La unua estas praktiki multflankismon, aliĝi al la celoj kaj principoj difinitaj en la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj la Pariza Interkonsento, plifortigi solidarecon kaj kunlaboron, kaj atingi reciprokan profiton kaj komun-gajnajn rezultojn.

La dua estas akceli verdan transformon, aktive pliigi la proporcion de renovigebla energio, antaŭenigi la puran, malaltkarbonan kaj efikan uzadon de tradicia energio kaj akceli la formadon de verdaj kaj malaltkarbonaj produktaj metodoj kaj vivmanieroj.

La tria estas plifortigi la realigon de agado kaj plene honori la ekzistantajn devontigojn. Precipe, evoluintaj landoj devus efike pliigi financan, teknologian kaj kapablecan subtenon al evoluantaj landoj por fari revon realaĵo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree