Wang Yi renkontiĝas kun Trung, sekretario de la Sekretariato de la Centra Komitato de KPV
CMG Publikigita: 2023-12-02 19:02:29

Sabate la 2an de decembro la ĉina plej alta diplomato, Wang Yi, diris, ke Ĉinio ĉiam estas preta labori kune kun la vejtnama flanko por antaŭenpuŝi la konstruadon de ĉina-vjetnama komunumo kun komuna estonteco.

En la renkontiĝo kun Le Hoai Trung, estro de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV), Wang diris, ke la gvidantoj de la du partioj establis al si solidan interfidon kaj profundan amikecon, kio estas la plej grava politika garantio por la stabila disvolvo de la dulandaj rilatoj.

Wang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksteraj Aferoj de la Centra Komitato de KPĈ, diris, ke Ĉinio rigardas la rilatojn kun Vjetnamio kiel prioritaton en sia periferia diplomatio kaj pretas labori kun Vjetnamio por serioze plenumi la altnivelajn interkonsentojn kaj zorge prepari sin por la grava politika agendo de la du landoj.

Trung, kiu estas ankaŭ membro de la Sekretariato de la Centra Komitato de CPV, diris, ke la vjetnamaj partio, ŝtato kaj popolo havas profundan senton pri Ĉinio, kaj la disvolvo de la rilatoj inter Vjetnamio kaj Ĉinio estas strategia elekto kaj plej alta prioritato de vjetnama politiko pri eksterlandaj aferoj.

Li aldonis, ke la vjetnama flanko estas kontenta pri la pozitiva evolutendenco de duflankaj rilatoj, kaj ke la du landoj estas socialismaj landoj, kiuj nun restas aparte en gravaj stadioj de disvolvado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree