Opinisondo de CGTN: Pli ol 90% de respondantoj instigas Brition redoni prirabitajn artaĵojn
Qiujieming Publikigita: 2023-12-03 16:19:05

La disputo inter Britio kaj Grekio ĉirkaŭ la reakiro de kulturaj objektoj daŭriĝas. Kiel tutmonde fama muzeo, la Brita Muzeo lastatempe estis metita en la internacian spoton denove ĉar multaj el ĝiaj kolektaĵoj devenis de la tempo de koloniado kaj militrabado. Lastatempa tutmonda interreta opinisondo farita de CGTN montris, ke 80,8 procentoj de la respondantoj opinias, ke la Brita Muzeo, posedante ĉi tiujn prirabitajn objektojn, entute ne havas justecon; 90,3 procentoj de respondantoj opinias, ke la kulturaj artaĵoj prirabitaj per koloniado kaj milito devas esti redonitaj al la devenlando kiel eble plej baldaŭ por eviti la daŭrigon de koloniismo.

La plej multaj el la kulturaĵoj en la Brita Muzeo portas la signojn de rabo kaj ŝtelo. Tra la jaroj, multaj landoj, inkluzive de Grekio, Niĝerio, Etiopio, Egiptio, Ĉilio, postulis de la brita registaro reakiri prirabitajn aferojn, sed la postulo estis neita pro la tiel nomata “protektado de la sekureco de la objektoj”. Ĉi-rilate, 91,1 procentoj de la tutmondaj respondantoj esprimis fortan malkontenton kontraŭ la brita registaro, kiu estas konsiderata tute malracia kaj kontraŭleĝa. Pli ol 92,3 procentoj de la tutmondaj respondantoj alvokis la britan registaron serioze aŭskulti la voĉojn de tiuj landoj kaj reagi al la zorgoj de la internacia komunumo per deca kaj respondeca agado.

Kulturaj objektoj estas la kultura tradicio de lando, same kiel ĝia kultura heredo. En la opinisondo, 91.5 procentoj de la tutmondaj respondantoj diris, ke la plej bona rimedo por ĉi tiuj prirabitaj kulturaĵoj estas redoni ilin al iliaj originaj posedantoj; 92,1 procentoj de tutmondaj respondantoj forte alvokis la internacian komunumon antaŭenigi pli devigajn kaj plenumeblajn regulojn en la kadro de internacia juro, kaj antaŭenigi la formadon de mekanismo por la reakiro kaj reveno de prirabitaj aferoj por ke tiuj delokitaj objektoj revenu hejmen tuj.

La opinisondo estis publikigita sur la angla, hispana, franca, araba kaj rusa platformoj de CGTN, kun 18,103 retumantoj voĉdonantaj kaj esprimantaj siajn opiniojn ene de 24 horoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree