En Pekino okazis simpozio de “Alirebla informkomuniko kaj homrajta garantio”
CMG Publikigita: 2023-12-03 19:31:18

La 1an de decembro, sojle de la 32a Internacia Tago de Handikapuloj”, okazis en Pekino simpozio de “Alirebla informkomuniko kaj homrajta garantio”, kune organizata de Komunika Universitato de Ĉinio kaj Unesko. La temo de tiu ĉi simpozio estas “Alirebleco kapabligas handikapulojn: tutmonda superrigardo kaj internacia sperto”. Reprezentantoj el pli ol 10 landoj, kiel Ĉinio, Francio, Mongolio kaj Malajzio, partoprenante ĝin ĉeeste aŭ virtuale, diskutis kiel promocii la socian toleremon pri handikapuloj kaj disvolvi alireblan informkomunikon por tiuj personoj.

La celo de la simpozio estas, per internacia platformo de interŝanĝo kaj kunlaboro, kunigi internaciajn saĝojn, kune akceli informan egalrajton, prezenti la ĉinan regadon en la kampo de alirebla informkomunikado, kaj kontribui fortojn por konstrui ciferecan socion de “egaleco, integriteco kaj kundivido”, kiun karakterizas toleremo.

Liao Xiangzhong, sekretario de la partia filio de Komunika Universitato de Ĉinio kaj direktoro de la Instituto de Alirebla Informkomunika Esploro, faris parolon.

Li diris, ke dum multaj jaroj Komunika Universitato de Ĉinio profunde okupas sin pri alirebla informkomunikado, kaj per abundaj fruktoj maksmumigas la rajtojn kaj interesojn de la handikapuloj, kontentigas ilian bezonon spiritan kaj kulturan, kaj fine havigas al la marĝenuloj senton de akiro, feliĉo kaj sekureco.

Kaj Shahbaz Khan, kiu estas reprezentanto de Unesko en la agentejo de la orientazia regiono, parolis, ke Unesko, per tutpopola informplano, metas alireblan akiron de informo sur la plej antaŭan fronton de publika cifereca socio, kaj tiu ĉi simpozio ja liveras tre trezoran platformon en espero, ke hodiaŭa diskuto povas instigi al ni ĉiuj konstrui ciferecan estontecon pli justan, tolereblan kaj alireblan, por ke ĉiuj havu grandegan ŝancon, kiun alportas la cifereca epoko.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree