La argentina registaro aljuĝis al Shen Haixiong medalon de “distingita sukceso en internacia kultura interŝanĝo kaj kunlaboro”
CMG Publikigita: 2023-12-03 16:22:10

La 1an de decembro la argentina ambasadorejo ĉe Ĉinio organizis “interŝanĝan eventon pri atingo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Argentino”. En la evento la argentina registaro aljuĝis medalon de “distingita sukceso en internacia kultura interŝanĝo kaj kunlaboro” al Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo. En la nomo de la argentina prezidento Alberto Fernández la argentina ambasadoro ĉe Ĉinio, Gustava Sabino Vaca Narvaja, donis medalon al la akiranto.

La argentina prezidento Alberto Fernández, la argentina kultura ministro Tristan Powell, la argentina ambasadoro ĉe Ĉinio Gustava Sabino Vaca Narvajo, la prezidanto de Ĉina komunikila Grupo (ĈKG) Shen Haixiong, kaj la vicprezidanto de ĈKG Xing Bo partoprenis ĝin ĉeeste aŭ virtuale.

En sia videa salutparolo la argentina prezidento Alberto Fernández diris, ke sub la gvido de la prezidanto Xi Jinping la ĉina popolo etendas la helpan manon, kiam Argentino suferas de malfacilaĵoj, ĝi ĉiam ŝultre ĉe ŝultro iras antaŭen kun ni, konstante firmigas la amikecon inter Argentino kaj Ĉinio, pri tio Argentino donas altan takson, kaj ke pri la ŝtata suvereneco Argentino kaj Ĉinio direktiĝas unu al la alia, por kune respondi al la monde nunaj defioj kaj por ke la mondo plurpolusiĝu kaj internacia monsistemo plurismiĝu.

La argentina ambasadoro ĉe Ĉinio Gustava Sabino Vaca Narvajo faris salutparolon, dirante ke kulturo estas grava vojo por kunligi la dulandajn popolojn, kultura interŝanĝo estas strategia rimedo, kiu helpas la rilatojn inter Argentino kaj Ĉinio konstante disvolviĝi.

Shen Haixiong parolis, ke la ĉina kaj argentina popoloj kunligiĝas per la koro kaj la mano, ili iras ŝultro ĉe ŝultro, kaj ke irigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Argentino stabile kaj malproksimen estas ĝenerala kono de la dulandaj socioj. Li emfazis, ke ĈKG ĵetos sin per pli forta entuziasmo en la grandan aferon de la kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Argentino kaj faros pli da kontribuoj por disvolvi la dulandajn rilatojn.

La okazon ĉeestis ankaŭ aliaj koncernaj personoj el la ambasadoro kaj ĈKG.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree