Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Hua Chunying, anoncis lunde, ke laŭ konsento de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU), la 24a Pintkunveno de Ĉinio kaj EU okazos en Pekino la 7an de decembro.
Hua diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝos kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen. Ĉina ĉefministro Li Qiang, prezidanto Charles Michel kaj prezidanto Ursula von der Leyen kune prezidos la pintkunvenon.