Seminario memorfestas 75an datrevenon de publikigo de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Yu Publikigita: 2023-12-04 18:02:11

La 4an de decembro en Pekino, la Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj okazigis seminarion por memorfesti la 75an datrevenon de la publikigo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La kunvenon ĉeestis pli ol 70 homoj, inkluzive de oficialuloj el centraj kaj ŝtataj organoj kaj rilataj fakoj de centraj amaskomunikiloj, fakuloj kaj akademiuloj pri homaj rajtoj, kaj reprezentantoj de sociaj organizoj.

Padma Choling, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj prezidanto de la Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj, diris dum sia parolado al la seminario, ke antaŭ 75 jaroj, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj starigis la bazan konsenton pri respekto kaj certigo de homaj rajtoj, kaj ke en la pasintaj 75 jaroj, Ĉinio ĉiam estis kontribuanto al scioj, aktiva rekomendanto kaj konstanta praktikanto de la deklaracio. Li akcentis, ke la historiaj atingoj de Ĉinio en praktiko de homaj rajtoj liveris ĉinan solvon al daŭrigo kaj disvolvado de la spirito de la deklaracio, kaj hodiaŭ oni relernas la spiriton por ekspliki la koordinatojn kaj direkton de tutmonda regado pri homaj rajtoj, pli bone konservi mondan pacon kaj antaŭenigi komunan disvolviĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree