La 4an de decembro en Harbino, Heilongjiang-provinco de nordorienta Ĉinio, urbanoj naĝis kaj plonĝis en la Songhuajiang-Rivero. Harbino estas origina loko de vintra naĝado de Ĉinio.
La vintronaĝejo estis konstruita antaŭ 20 jaroj kaj dume preskaŭ mil naĝfervoruloj el diversaj lokoj de la mondo provis la kuraĝan sporton.