Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio diris marde, ke la vizolibera politiko de Ĉinio por vojaĝantoj el ses landoj rikoltis pozitivajn rezultojn, kaj la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj plue optimumigos sian vizopolitikon por liveri pli da oportuno al translanda vojaĝo.
Proparolanto Wang Wenbin faris la komenton responde al demando pri la nova unuflanka vizolibera politiko de Ĉinio malfermita la 1an de decembro al ordinaraj pasporto-posedantoj el ses landoj, nome Francio, Germanio, Italio, Nederlando, Hispanio kaj Malajzio.
Li aldonis, ke ĉirkaŭ 7 000 homoj venas al Ĉinio per la vizolibera politiko, kaj la nombro okupas 39% de la tuta nombro de enirintoj el ses landoj.
"Ĉi tio plene montras, ke la unuflanka vizolibera politiko vere alportis efektivan oportunon al homoj de la landoj," diris Wang.