Kvina Monda Amaskomunikila Pintkunveno adoptis Kunming -Iniciaton
Yu Publikigita: 2023-12-05 19:40:12

Reprezentantoj ĉeestantaj la kvinan Mondan Amaskomunikilan Pintkunvenon (Yunnan, Ĉinio) adoptis la Iniciaton de Kunming marde en la malfermo de la pintkunveno.

La kvina Monda Amaskomunikila Pintkunveno (Yunnan, Ĉinio), okazas en Kunming, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan, kaj ĝin ĉeestas pli ol 300 reprezentantoj de ĉirkaŭ 80 institucioj, inkluzive de amaskomunikiloj, internaciaj organizoj kaj pensfabrikoj, el preskaŭ 30 landoj kaj regionoj.

Laŭ la Iniciato de Kunming por la kvina Monda Amaskomunikila Pintkunveno, la reprezentantoj faris ampleksajn kaj profundajn diskutojn sub la temo "Pliigo de Tutmonda Konfido, Antaŭenigo de Amaskomunikila Disvolviĝo". Ili analizis la ŝancojn kaj defiojn alfrontatajn de la monda amaskomunikila industrio en la cifereca epoko, esploris la rolon kaj respondecon de amaskomunikiloj en akcelado de ekonomia kaj socia disvolviĝo, kaj diskutis kiel pli bone rakonti pri homa disvolviĝo kaj antaŭenigi komunan disvolviĝon de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree