La 6-an de decembro, Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) oficiale publikigis la maskoton Long Chenchen por Vespero de la Printempa Festo 2024, la Jaro de Drako.
Kiel grava spirita kaj kultura simbolo de la ĉina nacio, la figuro de drako estas uzata dum miloj da jaroj en literaturo, arto, folkloro, arkitekturo, vestaĵo, pentrado kaj aliaj kampoj. La maskoto de la Jaro de Drako esprimas la aspiron al bonŝanco, paco kaj feliĉo.