Wang Yi: Britio devas havi ĝustan komprenon pri Ĉinio
Pluveta Publikigita: 2023-12-06 16:25:45

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde esprimis esperon, ke Britio starigos ĝustan komprenon pri Ĉinio kaj kaptos la ĝeneralan direkton de la disvolviĝo de ĉina-britaj rilatoj.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn dum telefona interparolo kun David Cameron, brita ŝtata sekretario pri eksterlandaj, konfederaciaj kaj disvolvaj aferoj, laŭ la peto de la lasta.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Britio liveras disvolvajn ŝancojn unu al la alia, kaj la du landoj kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj portas gravajn respondecojn por konservi internaciajn pacon kaj stabilecon.

Wang diris, ke stabila kaj sana disvolviĝo de la dulandaj rilatoj ne nur servas al la fundamentaj kaj longdaŭraj interesoj de la du popoloj, sed ankaŭ havas strategian kaj tutmondan signifon por akceli mondajn pacon kaj prosperon.

Wang diris, ke Ĉinio firme sin dediĉas al paca disvolviĝo kaj konservas kontinuecon kaj stabilecon de sia ekstera politiko. Li diris, ke Ĉinio rekomendas multflankismon kaj oponas unuflankan tiranecon, kaj ke Ĉinio subtenas liberan komercon kaj kontraŭas protektismon.

Wang diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas kreskanta forto por la monda paco kaj plifortiga faktoro por la stabileco de la internacia komunumo. Li emfazis, ke fronte al la ĉiam ŝanĝiĝanta internacia situacio kaj aperantaj tutmondaj defioj, Ĉinio kaj Britio devas konservi komunikadon kaj dialogon, plifortigi kunordigon kaj profundigi kunlaboron.

Cameron diris, ke en la nuna mondo neniu lando povas sola trakti tutmondajn defiojn, kaj la engaĝiĝo kaj kunlaboro inter Britio kaj Ĉinio servas al la interesoj de ambaŭ flankoj. Britio sin deciĉas al disvolviado de rilatoj kun Ĉinio kaj pretas konservi interŝanĝojn.

Li diris ankaŭ, ke Britio aprezas Ĉinion pro la subteno al multflankismo kaj atendas, ke Ĉinio ludu pli grandan rolon en internaciaj kaj regionaj aferoj.

La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri varmaj temoj, inkluzive de la ukraina krizo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree