Wang Yi alvokas sanan, stabilan kaj daŭran disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj
Yu Publikigita: 2023-12-06 20:35:52

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede alvokis sanan, stabilan kaj daŭran disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj dum telefona konversacio kun usona ŝtatsekretario Antony Blinken laŭ la peto de ĉi-lasta.

Blinken dankis Wang pro vizito al la usona ambasadorejo en Ĉinio por funebro pri eksa ŝtatsekretario Henry Kissinger.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke d-ro Kissinger ĉiam opiniis, ke Ĉinio kaj Usono, du gravaj landoj, devas respekti unu la alian, kune progresi kaj plenumi siajn internaciajn respondecojn.

Wang denove emfazis la solenan pozicion de Ĉinio pri la tajvana demando, urĝante Usonon ne interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, nek subteni kaj helpi iun ajn forton de "tajvana sendependeco".

La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la palestina-israela konflikto kaj konsentis konservi komunikadon pri la situacio en Mez-Oriento.

Wang diris, ke la urĝa tasko estas atingi batalhalton inter la du flankoj kiel eble plej rapide. Li diris, ke ĉe la vojkruciĝo de milito kaj paco, gravaj landoj precipe devas persisti en egaleco kaj justeco, subteni objektivecon kaj senpartiecon, montri trankvilon kaj raciecon, fari ĉian klopodon por mildigi la situacion kaj malebligi pli grandan humanecan katastrofon.

Blinken informis Wang pri sia lastatempa vizito al Mez-Oriento kaj la usonaj vidpunktoj pri disvolviĝo de la situacio, konsentante, ke la duŝtata solvo devas esti efektivigita.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree