Oficialaj donitaĵoj montris ĵaŭde, ke en novembro la totala sumo de varaj eksportoj kaj importoj de Ĉinio pliiĝis je 1,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.
En la lasta monato, la ekstera komerco de la lando sumiĝis je 3,7 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 519,84 miliardoj da usonaj dolaroj), laŭ la Ĝenerala Dogana Administracio.
La donitaĵoj montris, ke eksportado kreskis je 1,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 2,1 duilionoj da juanoj, dum importado pliiĝis je 0,6% ĝis 1,6 duilionoj da juanoj.
Dum la periodo de januaro ĝis novembro, la ekstera komerco de la lando restis senŝanĝa kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, je 37,96 duilionoj da juanoj.