Ĉinio kaj EU konsentas liveri justan komercan medion
Pluveta Publikigita: 2023-12-08 14:03:21

Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU) ĵaŭde konsentis disponigi justan kaj nediskriminacian komercan medion por reciprokaj kompanioj. La 24-a Pintkunveno de Ĉinio kaj EU okazis en Pekino.

La du flankoj konsentis ankaŭ plue certigi sukceson de la instituciaj dialogoj en ĉiuj kampoj kaj niveloj, plu sin devontigi al malfermiteco kaj reciproka profito, kaj taŭge solvi diferencojn per dialogo kaj konsiliĝo, laŭ gazetara komuniko publikigita de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

Ĉina ĉefministro Li Qiang, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen kune prezidis la pintkunvenon.

Li diris, ke ambaŭ flankoj devas persisti en dialogo prefere ol konfrontiĝo, kunlaboro prefere ol malkuplo, kaj paco prefere ol konflikto, por navigi la direkton de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU.

Li diris, ke Ĉinio estas preta labori kun EU por subteni la ĝustan pozicion de la ampleksa strategia partnereco, serĉi komunajn punktojn dum rezervado de diferencoj, plifortigi reciprokprofitan kunlaboron kaj multflankan kunordigon, fari la rilatojn inter Ĉinio kaj EU pli stabilajn, konstruemajn kaj reciproke profitajn, kaj pli multe kontribui al la prospero, stabileco kaj disvolviĝo de la eŭrazia kontinento kaj la tuta mondo.

Li montris, ke Ĉinio volas esplori pli reciprokprofitajn kunlaborajn modelojn kun EU kaj klopodi por kontinue injekti novan impeton kaj viglecon en la rilatojn.

Li diri, ke ni plue vastigos dudirektan komercon kaj investon, daŭre altgradigos komercon kaj investan liberaligon kaj faciligon, profundigos verdan partnerecon, aktive starigos ciferecan partnerecon kaj plifortigos interpopolajn interŝanĝojn.

Li diris, ke Ĉinio kontraŭas la malobservon de la bazaj normoj de la merkata ekonomio kaj oponas politikigi ekonomiajn kaj komercajn demandojn aŭ trostreĉi la koncepton de sekureco. Li esprimis esperon, ke EU plue malfermos siajn komercajn kaj investajn merkatojn.

Estas rimarkinde, ke EU volas esti kredinda kaj fidinda partnero de Ĉinio, Michel kaj von der Leyen diris, ke EU sekvas sian strategian sendependecon, pretas antaŭenigi altnivelan dialogon kun Ĉinio por plifortigi reciprokan komprenon, redukti miskomprenon, profundigi kunlaboron pri ekonomio kaj komerco, agrikulturo kaj manĝaĵo, klimata ŝanĝiĝo kaj artefarita inteligenteco, kaj kune trakti tutmondajn defiojn kaj antaŭenigi pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo.

Ĉinio kaj EU konsentis ankaŭ profundigi kunlaboron pri ekonomio kaj komerco, verda disvolviĝo, geografiaj indikoj kaj rajtoj de intelekta proprieto, bone uzi la dialogajn mekanismojn pri eksporta regado, esplori starigon de antaŭaverta mekanismo por ŝlosilaj krudmaterialoj kaj konstrui stabilan partnerecon de provizoĉeno.

La du flankoj promesis plifortigi kunlaboron pri komerco de karbona emisiado, sekvi kaj praktiki multflankismon, plifortigi kunordigon ene de la multflankaj kadroj de la Unuiĝintaj Nacioj, antaŭenpuŝi necesan reformon de la Monda Organizo pri Komerco kaj kune labori por trakti tutmondajn defiojn kiel nutraĵan sekurecon, klimata ŝanĝiĝo kaj publika sano. Ili konsentis ankaŭ plifortigi komunikadon pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj kaj antaŭenigi politikan solvon de tiklaj demandoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree