Ĉinio publikigis planon pri antaŭenigo de altnivela institucia malfermo de Ŝanhaja Liberkomerca Zono
Yu Publikigita: 2023-12-08 19:21:33

La Ŝtata Konsilio de Ĉinio publikigis ampleksan planon por antaŭenigi la altnivelan institucian malfermon de la Ĉina (Ŝanhaja) Eksperimenta Liberkomerca Zono, vicigante ĝin kun altnivelaj internaciaj ekonomiaj kaj komercaj reguloj.

La liberkomerca zono la unua starigos instituciajn sistemojn kaj superrigardajn modelojn, kiuj konformas al altnormaj ekonomiaj kaj komercaj reguloj, kaj klopodos sin konstrui en nacian demonstran zonon por institucia malfermo.

Entute 80 rimedoj, kovrantaj sep kampojn, estis skizitaj en la plano inkluzive de iniciatoj pri faciligo de vara kaj serva komerco, antaŭenigo de cifereca komerco kaj plifortigo de protekto de rajtoj pri intelekta proprieto.

Por akceli la malfermon de la serva komerco en la Liberkomerca Zono, la plano alvokas klopodojn plu malfermi gravajn fakojn kiel financon kaj telekomunikon, faciligi translandan investon kaj financadon, subteni internaciajn firmaojn starigi centrojn de kapitala administro en Ĉinio, kaj plialtigi la servan kvaliton de la telekomunika fako.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree