Filipinoj respondecas pri "danĝera" skrapeto proksime de Ren'ai Rifo
Pluveta Publikigita: 2023-12-10 15:14:11

La 10-an de decembro du filipinaj marbordaj gardo-ŝipoj, unu publikserva ŝipo kaj unu provizoŝipo kontraŭleĝe entrudiĝis en la akvon proksime de Ren'ai Rifo en Nansha-insularo de Ĉinio sen la aprobo de la ĉina registaro. La Ĉina Marborda Gvardio laŭleĝe prenis regrimedojn kontraŭ filipinaj ŝipoj. Je 06:39, la filipina ŝipo Unaiza May 1 ignoris ripetitajn solenajn avertojn, malobservis la Internacian Reglamenton por Preventado de Kolizioj sur la Maro, deflankiĝis neprofesie kaj danĝere kaj intence koliziis kun la polica ŝipo 21556 de Ĉinio. Tio kaŭzis la skrapeton, kaj la respondeco kuŝas tute en Filipinoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree