Je la 9a horo kaj 58 minutoj de la 10a de decembro laŭ la pekina tempo Ĉinio sukcese lanĉis la sateliton Yaogan-39 en la Xichang-a Satelitlanĉa Centro per la portoraketo Changzheng-2D. La satelito jam estis glate enorbita. La lanĉado estas plensukcesa.
Tio estas la 500a misio de la raketoserio Changzheng.