Ĉinio forpelis japanajn ŝipojn el siaj teritoriaj akvoj proksime de Insularo Diaoyu
Shanshan Publikigita: 2023-12-10 18:22:26

La Ĉina Marborda Gardisto (ĈMG) diris dimanĉe, ke ĝi forpelis japanan fiŝŝipon kaj plurajn patrolŝipojn, kiuj kontraŭleĝe eniris la teritoriajn akvojn de Ĉinio proksime de la Insularo Diaoyu sabate.

La Insularo Diaoyu kaj ĝiaj subordigitaj insuloj estas la teritorio de Ĉinio, kaj Japanio ne povas fari nerespondecajn komentojn pri la laŭleĝa administrado de ĈMG en akvoj sub la jurisdikcio de Ĉinio por protekti la marajn rajtojn de la lando, diris Gan Yu, proparolanto de la ĈMG.

"Ni instigas la japanan flankon tuj ĉesigi ĉiujn kontraŭleĝajn agadojn en la akvoj kaj certigi, ke tiaj okazaĵoj ne plu okazos," diris la proparolanto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree