Ĉina ambasadoro Huang Xilian prezentis seriozan trakton pri provoko de Filipinoj en Suda Ĉina Maro
Mirinda Publikigita: 2023-12-11 21:26:57

Lunde ĉina ambasadoro en Filipinoj Huang Xilian intervidiĝis kun filipina vicministro pri eksterlandaj aferoj Ma. Theresa Lazaro kaj prezentis seriozan trakton kaj fortan proteston al Filipinoj pro ĝia provoko pri mara suvereneco de Ĉinio en ĉirkaŭaj akvoj de Huangyan-insulo kaj Ren’ai-Rifoj. Huang akcentis, ke la Huangyan-insulo kaj Ren’ai-Rifoj estas teritorio de Ĉinio kaj Ĉinio havas nediskuteblajn suverenecon kaj jurisdikcion super la insuloj kaj iliaj ĉirkaŭaj maroj de la Suda Ĉina Maro. Ĉinio urĝis, ke Filipinoj tuj ĉesigu provokan kaj atencan agon surmaran, iru en la saman direkton de Ĉinio, revenu al ĝusta orbito por taŭge solvi diverĝojn per dialogo kaj interkonsiliĝo kaj kune protektu pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree