Ĉinaj kaj eksterlandaj erudiciuloj kune diskutis pri najbara diplomatio de Ĉinio
Mirinda Publikigita: 2023-12-11 15:53:57

Antaŭ nelonge Ĉinio publikigis dokumenton “Perspektivo de Diplomatiaj Politikoj de Ĉinio pri Najbaraj Landoj en Nova Epoko”. Tio estas unuafoje, ke Ĉinio en formo de dokumento ĉiuflanke klarigas siajn diplomatiajn rilatojn kun najbaraj landoj kaj la kerno de la dokumento estas persisti en boneco kaj partnero kun najbaroj, persisti en bonnajbareco, sekurigo de najbaroj kaj riĉigo de najbaroj kaj aparte montri la koncepton de sincereco kaj inkluziveco.

En la pasinta jardeko, politika reciproka fido de Ĉinio kun najbaraj landoj senĉese fortiĝas, Ĉinio kaj 12 ternajbaraj landoj per intertraktado solvis landlimajn demandojn lasitajn de la historio kaj subskribis kun 9 najbaraj landoj bonnajbaran kaj amikan kunlaboran trakton.  

Gvidate de la koncepto de sincereco kaj inkluziveco, Ĉinio aktive kontribuis ĉinan saĝon por politike solvi la demandojn de Korea Duoninsulo, Afganio, Birmo kaj aliajn regionajn demandojn kaj prezentis kaj efektivigis la solvon kun ĉinaj trajtoj. Jordana specialisto pri Ĉinio Samer Khair Ahmed diris: “Ĉiuj aziaj landoj konsciis, ke ĉiuj estas la komunumo de komuna estonteco por aliaj.”

 Esploristo de filipina pensbanko Integrita Disvolva Studa Instituto (IDSI) Heart diris, ke ĉina moderniga konstruado alportos konstantan profiton al disvolvo kaj prospero de najbaraj landoj kaj plue akcelos bonnajbarecon kaj amikecon inter Ĉinio kaj najbaraj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree