Komenciĝis nova kunlaboro inter amaskomunikiloj ĉina kaj vjetnamaj
Mirinda Publikigita: 2023-12-11 16:58:51

Okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Vjetnamio, la 11an de decembro en Hanojo, Vjetnamio, okazis startiga ceremonio de nova kunlaboro inter amaskomunikiloj ĉina kaj vjetnamaj. Vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo Shen Haixiong donis videan parolon kaj vicestro de vjetnama radio VOVWORLD Tien Sy Do donis skriban saluton. 

En la ceremonio oficiale ekprojekciis la novaĵa programero “Ligu Ĉinion kaj Vjetnamion” en la vjetnama lingvo produktita de Ĉina Komunikila Grupo kaj vjetnama cifereca televidstacio. Tio estas la unua novaĵa programero de vjetnama ŝtata televidstacio kun partopreno de eksterlanda amaskomunikilo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree