Ĉina Ministerio de Eksterlandaj aferoj refoje urĝis Filipinojn haltigi senracian kalumnion kontraŭ Ĉinio
Mirinda Publikigita: 2023-12-11 21:29:49

Lunde en la gazetara konferenco de ĉina Ministerio de Eksterlandaj aferoj, proparolanto Mao Ning diris, ke la 10-an de decembro du filipinaj marpolicaj ŝipoj, unu publikserva ŝipo kaj unu provizoŝipo kontraŭleĝe entrudiĝis en la akvon proksime de Ren'ai Rifo en Nansha-insularo de Ĉinio sen la aprobo de la ĉina registaro. Je 06:39, la filipina ŝipo Unaiza May 1 ignoris ripetitajn solenajn avertojn, malobservis la Internacian Reglamenton por Preventado de Kolizioj sur la Maro, deflankiĝis neprofesie kaj danĝere kaj intence koliziis kun la polica ŝipo 21556 de Ĉinio. Tio kaŭzis la skrapeton, kaj la respondeco kuŝas tute en Filipinoj. La agado de Filipinoj serioze atencis la ĉinan suverenecon kaj damaĝis sekurecon de ĉinaj ŝipoj kaj homoj. La Ĉina Marborda Gvardio laŭleĝe prenis regrimedojn kontraŭ filipinaj ŝipoj kaj la rimedoj estas profesiaj, raciaj kaj konformaj al leĝoj. 

Mao diris, ke lastatempe multfoje okazis krizokazaj eventoj en akvoj proksimaj de Ren'ai Rifo kaj la respondeco tute kuŝas en Filipinoj, ĉar la lasta malobservis promesojn kaj rifuzis tiris kontraŭleĝajn militŝipojn sur la rifo kaj intencis grandigi la konstruaĵon por realigi ĉiaman okupon. Ĉinio firme oponas kontraŭ la kontraŭleĝa intenco de Filipinoj sur la Ren'ai Rifo kaj jam prezentis seriozan starpunkton de Ĉinio al Filipinoj en diversaj kanaloj kaj formoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree