Sezono II pri la Aludoj Cititaj de Xi Jinping estas elsendita en Vjetnamio
Mirinda Publikigita: 2023-12-11 19:10:04

Lunde en Hanojo de Vjetnamio, antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Vjetnamio, okazis la elsenda ceremonio de Sezono II pri la Aludoj Cititaj de Xi Jinping, produktita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). Ĝi estos elsendita en la vjetnama lingvo. Vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo Shen Haixiong donis videan parolon kaj vicestro de vjetnama radio VOVWORLD Tien Sy Do donis skriban saluton.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), diris en sia parolado, ke la kuranta jaro markas la 15an datrevenon de establo de ĉiuflanka strategia kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Vjetnamio. ĈKG rekomendas la programon al vjetnamaj spekantoj, por dividi saĝon kaj spertojn pri regado de prezidanto Xi.

Li esprimis atendon, ke la programo malfermos fenestron por Ĉinio kaj Vjetnamio akirante plian komprenon kaj konon kaj atestos dudirektan kuradon de “mi” al “ni.”


  

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree