Xi faris gravan parolon pri ekonomia laboro
CMG Publikigita: 2023-12-12 22:06:10

De la 11a ĝis la 12a de decembro centra laborkunveno pri ekonomio okazis en Pekino. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, prezidas la kunvenon kaj faris gravan paroladon. La membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ Li Qiang, Zhao Leji, Wang Huning, Cai Qi, Ding Xuexiang kaj Li Xi ĉeestis la kunvenon.

En sia parolado Xi ĉiuflanke resumis la ekonomian laboron de 2023, profunde analizis la nunan ekonomian situacion, kaj metode dispoziciis la ekonomian laboron de 2024. Ĉefministro Li Qiang faris resuman paroladon kaj prezentis postulon pri tio, kiel efektivigi la spiriton de la grava parolo de Xi kaj bonefike fari la venontan ekonomian laboron.

La kunveno opinias, ke ĉi-jare estas la komenca jaro por amplekse efektivigi la spiriton de la 20a Nacia Kongreso de KPĈ kaj la jaro de ekonomia refortiĝo kaj disvolviĝo post la trijara kovimo. La Centra Komitato de KPĈ kun Xi Jinping kiel kerno gvidas la tutan partion kaj la tutan popolon el diversaj etnoj, spite al ekstera premo kaj interna malfacilo plene profundigas reformon kaj malfermon, intensigas makroskopan reĝustigon, forte pligrandigas internan bezonon, optimumigas strukturon, vigligas konfidon, preventas kaj dispelas krizojn, kaj pro tio nialanda ekonomio refortiĝas kaj la altkvalita disvolvo firme antaŭen iras. La konstruado de moderna industria sistemo progresas rimarkinde, teknologia novigo atingas novajn sukcesojn, reformo kaj malfermo sin trudas profunden, la bazo de sekureca disvolvo estas pli solida, garantio pri popola vivteno estas forta kaj efika, kaj ampleksa konstruado de socialisma moderna lando havas grandan sukceson.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree