Antaŭtagmeze de la 12a de decembro laŭ la loka tempo ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping atingis Hanojon kaj komencis ŝtatan viziton al Vjetnamio, invitite de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio Nguyen Phu Trong kaj prezidanto de Socialisma Respubliko de Vjetnamio Nam Vo Van Thuong.
En la hanoja internacia flughaveno vjetnama ĉefministro Pham Minh Chinh kaj aliaj vjetmanaj altranguloj varme bonvenigis Xi Jinping.