Ĉinio: internacia komunumo devas solide kunlabori por kune trakti klimatan krizon
Mirinda Publikigita: 2023-12-14 18:12:14

En la fermo de la 28a Konferenco de la Partioj Partoprenantaj en la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo (COP28), estro de ĉina delegacio, vicministro pri ekologio kaj medio Zhao Yingmin diris en parolo, ke la konferenco havas mejloŝtonan signifon. Ĉinio alvokas, ke la internacia komunumo solidiĝu kaj kunlaboru por kune trakti la klimatan krizon.

Zhao diris, ke evoluintaj landoj havas neeviteblan historian respondecon pri la klimata ŝanĝiĝo kaj devas ludi gvidan rolon, kaj ili devas la unuaj grandmezure redukti ellason sur la nuna bazo kaj realigi nul-ellason kiel eble plej frue kaj liveri necesan spacon kaj subtenon al evoluantaj landoj por ilia daŭripova disvolvo.   

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree